Julia Noe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Julia Noe
Persona informo
Naskiĝo 27-an de februaro 1979 (1979-02-27) (45-jaraĝa)
Lingvoj Esperantogermana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Julia NOE (naskiĝinta la 27-an de februaro 1979) estas germana esperantistino. Ŝi studis bibliotekan kaj komunikilan mastrumadon en Stutgarto kaj kultursciencojn en Frankfurto ĉe Odro. De 2017 ŝi loĝas en Freiburg.[1]

Esperanta agado[redakti | redakti fonton]

Julia deĵoranta en TEJO-stando ĉe UK 2008

Ŝi estis estrarano de Germana Esperanto-Junularo (GEJ) kaj aktivis en la organiza teamo de la ĉiujara Internacia Seminario de GEJ. Inter novembro 2007 kaj novembero 2008 ŝi estis volontulo de TEJO en Roterdamo. Ŝi redaktis la novaĵleteron TEJO-aktuale de TEJO inter majo 2008 kaj aŭgusto 2015.

Nuntempe ŝi aktivas en la organiza teamo de la ĉiujara JES. Ŝi regule prizorgas gufujon dum diversaj aranĝoj. Ŝi komisie respondecis pri la kontaktadreslistoj de GEJ kaj GEA. De 2015 ĝis 2019 ŝi prizorgis kiel estrarano de GEA[2] la membro-administradon kaj la retpaĝaron. Krome ŝi kunlaboras en la teamo de la podkasto movada-vid.punkto[3] kaj la Radio Muzaiko.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Aliĝintoj de la Germana E-Kongreso 2017
  2. estrarano de Germana Esperanto-Asocio (germanlingve)
  3. movada-vid.punkto Kolofono. Alirita 2016-01-24.